TU COMUNIDAD DE CUENTOS EN INTERNET
Noticias Foro Mesa Azul

Inicio / Cuenteros Locales / Rubeno / Letero al Osmo Buller

[C:618836]

Letero al Osmo Buller, sendita al Michela Lipari

Admirata S-ro Osmo Buller:
Disvastigxas vocx-al-vocxe en Esperantujo la novajxo ke vi iasence
subtenas la partoprenantojn de la Belartaj Konkursoj kaj, se mi
komprenis bone la onidiron, ke oni povas sendi per la reto al vi la
konkursajxojn (aux almenaux ke vi akceptis tion por iu en Ameriko).
Mi, kiu per mia vivmaniero tute ne povas uzi la rimedojn kiuj estas
normalaj por, ekzemple euxropanoj, mi kiu logxas en lando kie posxt-
kestojn oni ne konas, kie la vorto urbo havas signifon foran kaj
misteran, mi, mi diras, petas ke vi akceptu mian (r)etan
konkursajxon.
Vi devas demandi al vi pri kio temas tiu cxi stranga peto. Kaj la
dececo de la moroj de mia lando ne igos vin atendi tro.
Mia nomo estas Agir’ Ahmed’ Rubi’ kaj logxas mi en la lando Algxerio.
Heredata de miaj prauloj havas mi la oficon konduki kamelajn
karavanojn en la dezertoj de mia lando kaj tio donas al mi malmulte
da tempo kaj ebleco kontakti aliajn esperantistojn kaj sendi leterojn.
Mirus vi se mi ne klarigus kial, do, mi povas sendi ja retmesagxojn
sed ne leterojn. La respondo estas ke de tempo al tempo vizitas la
urbon Algxero mia amikino MiMA (ni kelkfoje koincidis tie), kiu pro
komercaj kialoj venas al mia lando. Sxi belege parolas Esperanton,
apogas min en cxiuj kontaktoj kun la esperantista mondo kaj - Alaho
estu benata! - diris al mi ke per amiko sxi sciigxis ke per la reto oni
povas sendi al vi la konkursajxojn.
Meze de la dezerto, lumigata de la fajroj per kiu ni varmigas niajn
ostojn kaj preparas niajn mangxajxojn, dum la vesperaj kaj frunoktaj
horoj mi preparis mian rakonteton, kiu vidis sian komencon en la
surkamelaj vojagxoj, kiam mi revadis pri mia historio.
Mi karavanas kun mia familio kaj mia edzino ofte diris al mi: “Agir’,
cxu vi dauxrigas vian skribadon? Auxuskultu, do, la kanton de la
steloj, kara. Per gxi vi ricevos inspiron”.
Kaj sxajnas, S-ro Buller, ke inspiron mi ricevis same kiel bonan
fortunon cxar hodiaux vi havas antaux viaj okuloj tiun cxi tekston kaj
- volu tion Alaho! - baldaux ili vidos ankaux mian konkursajxon kies
titolo estas “Arto Poezia”.
Mia kara MiMa, kiun mi cxirkauxbrakos denove la venontan jaron,
rakontos al mi cxu mia estrebado havis aux ne felicxan finon.

Intertempe ne cxesos mi danki Alahon cxar ebligis al vi hodiaux legi
tiun cxi leteron, ebligos al MiMa baldaux viziti denove tiun cxi
mirindan landon, kaj ebligas al mi ade auxskulti la kanton de la steloj.
S-ro Buller: Ke la Cxiam Kompat-indulga akompanu vin!
Via amiko:
Agir’ Ahmed’ Rubi’

Noto: En novembre de 2006 mi estis leganta la revuon Esperanto de
marto de 2006 kaj surprizego karese batis min. En la pagos 55
Michela Lipari parolas pri al Belartaj Konkursoj kaj diras ke “La unua
kiun mi ricevis rete, estis kontribu de samideano el Algxerio, kies
laboro estas travojagxi kamele la dezerton, kaj foje, atinginte la
“civilizon” kaj komputilon, li sukcesis sendi al mi poeziajxon. Tre
kortusxa estis la akompana mesagxo.”
Neniam mi konfesos al Michela ke Agir Ahmed’ Rubi’ vere estas
Ruben’ Torres. Ne havas mi koron por rompi unu el la belaj
travivajxoj de la esperantista vivo de Michela…
Ne malmankas diri ke mi sendis, ho ve!, kopion de la supra letro al
MiMa en Brazilo kaj sxi ofendigxis cxar mi ne petis sxian permeson
por mencii sxin. Bedauxrinde nia amikeco, kiu antaux tio prosperis
per VEKI, trancxigxis per la letero de Agir’… Tia estas la vivo!

Texto agregado el 02-06-2024, y leído por 57 visitantes. (2 votos)


Para escribir comentarios debes ingresar a la Comunidad: Login


[ Privacidad | Términos y Condiciones | Reglamento | Contacto | Equipo | Preguntas Frecuentes | Haz tu aporte! ]